Lulkantoj



Dormu Milde (Kajto)

Suno moŝta post minuto, diafana gemrubeno,
riverencos kun saluto al la nokta suvereno.
Luno brila el sateno jam arĝenta en ĉielo.
Ĉio mutas en sereno. Dormu milde, brila stelo.
Infanetoj dum balbuto time ploras sen ĉagreno.
Trankviligas ilin fluto kaj fabelo pri delfeno.
Kaj malantaŭ la kurteno kvankam regas la malhelo,
ili kuŝas sur kuseno. Dormu milde, brila stelo.
Nek diskuto, nek disputo, foren pluas la promeno
en kupeo aŭ kajuto trans la montoj ĝis haveno.
Morgaŭ floros la mateno, belos kiel akvarelo,
sed silente nun sen ĝeno. Dormu milde, brila stelo.

Bonan Nokton (Brahms)

Bonan nokton, karul', venas nun la dorm'horo.
Dormu bone, etul', kaj sonĝu vi nun
Papilioj, hundidoj, katidoj, kaj mi
Ĉirkaŭas la mens', kaj nin pripensu vi.


Bonan nokton, karul', ĉar la luno nun brilas.
Morgaŭ venos la sun', nova tago de viv'.
Dormu bone, etul', kaj sonĝu vi nun.
Dormu bone, etul', kaj sonĝu vi nun.

Dormu

No comments:

Post a Comment