2014-07-22

Kial YouTube kaj podkastoj ne utilas por novnaskitoj

Laŭ kelkaj esplorantoj, infano bezonas almenaŭ 30% da vekanta tempo kun enigo en la "cela lingvo" por tute regi ĝin. Por Esperantistoj kiuj eble estas la nuraj fontoj de la cela lingvo en la ĉiutaga vivo de siaj infanoj, estas malfacile garantii tiom enigo. Kaj bedaŭrinde, por junaj infanoj eĉ elektronikaj rimedoj kiel YouTube kaj podkastoj ne vere helpas kun lingvoakiro. Kial?

2014-07-14

Nova vivo

Post kelkaj tagoj en la malsanulejo, ni venis hejmen kaj komencis novan vivon kune. Dum la unuaj semajnoj, ne estas vera tempoplano; ni sekvas la bezonojn de la bebo. Novnaskituloj ne konas la tago el la nokto, kaj pro malgrandegaj stomakoj bezonas manĝi ĉiu 2-3 horoj. Bonŝance, nek mi nek mia edzino devas labori dum kelkaj semajnoj.

2014-07-08

Jen ŝi!

Emma naskiĝis la 4an de julio, kaj nun ni akomodiĝas al nia nova vivstilo kaj horaro. Kiom longe oni rajtas la titolon "La plej juna denaskulino"?

2014-06-27

Strategioj por E-parolantaj familioj

Dum kurso pri dulingveco, mi faris etan esploron pri strategioj de familioj kiuj parolas minoritatajn lingvojn kaj estas izolitaj de aliaj parolantoj. Estas malfacile kiam infanoj sentas sin "la nuraj homoj, kiuj parolas nian lingvon." Dum la esploro, mi enketis gepatrojn de tiaj familioj kaj eble vi interesiĝas pri la rezultoj. 42 familioj respondis la enketon, kelkaj en la angla kaj kelkaj esperantlingve (estis du versioj). La respondintoj venis de 18 landoj kaj uzis 13 minoritataj lingvoj kun siaj infanoj.

Por lerni lingvon, persono bezonas:
Bonan ENIGON (oportunojn por aŭskulti kaj legi la lingvon je komprenebla nivelo)

ELIGON (oportunojn por paroli kaj skribi la lingvon)

MOTIVADON (deziron uzi la lingvon aŭ ĉar necesas aŭ ĉar la lernanto mem volas)

2014-06-25

Gazetanonco por instigi la bebon naskiĝu

Du afablaj geedzoj serĉas samdomulon, prefere iun kiu havas malpli ol unu semajnon.

Luksa ĉambro pretas, kun spacoplena kradlito kaj bela panoramo de bunta imagita urbo. Imagu pigrajn posttagmezojn, kuŝante en la kradlito dum la bela bebludilo dolĉe turniĝas super via kapo. Tio estas la bona vivo, ĉu ne?





2014-06-08

En la iPod de la bebo

Dum ni pretas la infanĉambro, gravas por mi ke la medio estu pozitiva. Muziko estas parto de la medio, kaj mi volas ke nia estonta (baldaŭ venanta) bebo havu diversan, infanĉarman E-muzika ŝtoko en la iPod kiu sidas sur la komodo apud la kriblito. Estas mia malnova iPod, fakte la unuan kiun mi aĉetis, sed bone funkcias kun la (ankaŭ malnova) iHome-laŭtigilo.

Mi rememoras tiam, antaŭ multaj jaroj, kiam mi legis pri nova E-muziko en iu gazeto kaj mendis KD-on el iu libroservo, kaj atendis dum semajnoj (eĉ monatoj) ĝis la poŝtisto liveris ĝin. Foje la KD estis bonega, foje...ne. Nun, feliĉe, E-muziko tuj haveblas (eĉ sampleblas) en Amazon, iTunes, ktp.

2014-05-21

Mil Unuaj Vortoj

Unu el la ĉiutagaj spertoj antaŭ la veno de la bebo estas, ke mi konscias ke mia Esperanta vortostoko bezonas pligrandiĝi! Mankas al mi multajn vortojn por hejmaĵoj kaj bebaĵoj.

La libro Mil Unuaj Vortoj iom helpas plenigi la breĉon. En buntaj, bone ilustritaj paĝoj ĝi prezentas la vortojn kun grandaj bildoj kiuj inkluzivas humorplenajn scenojn, ĉirkaŭitaj kun unuopaj ilustraĵoj kaj etikedoj por ĉiu vorto. Estas eĉ ludo por trovi flavan anasidon en ĉiu paĝo - certe mia estonta infano ĝuos tion!