2014-05-17

Ni estas gravedaj!

Kaj nun...ni atendas. La bebo venos je la fino de junio (verŝajne), kaj ni nun pretas kaj pretigas la domon kaj la beban ĉambron. Ni partoprenis kelkajn kursojn...pri kora-pulma revivigo, pri mamnutrado, pri prizorgo de novnaskituloj, kaj pri la nasko mem (ni ankoraŭ ne decidis ĉu hi-hi-hu aŭ hu-hu-hi pli taŭgus).

Gravan decidon mi faris tuj post la anonco de la gravedeco - ni kreskigos la infanon dulingve. Mia edzino parolos angle kaj mi, esperantlingve. Do, mi multe legas pri denaskuloj kaj dulingveco en la lastaj monatoj.

Parenteze, la sekso de la infano estas sekreto - malgraŭ la inkvizicio de niaj gepatroj kaj gefratoj, ni celas anonci la sekson samtempe kun la nomo - post la nasko!

No comments:

Post a Comment