2014-05-17

Kvin manieroj por trankviligi bebon

En la kurseto pri la prizorgo de beboj, ni lernis ke estas kvin efikaj manieroj por kvietigi malkontentan bebon. Venas el la anglalingva libro "La plej kontenta bebo en la kvartalo" (The Happiest Baby on the Block) el D-ro Harvey Karp.



1. Vindi - beboj preferas esti firme vindata por senti sekure.

2. Kuŝi la bebon sur la flanko (aŭ sur la stomako), ne sur la dorso, dum ŝi estas en la brakoj de plenkreskulo.

3. Milde ŝvingi la kapon de la bebo dum la kapo restas en la manoj de plenkreskulo - kompreneble ne skui la bebon sed nur ŝvingi ŝin por stimuli mildan movon de la kapo.

4. Faru "ŝŝŝŝ"-bruon en la orelo de la bebo je la sama laŭteco de la beba krio. Tio rememorigas la bebon de la konstanta forta bruo en la utero-medio.

5. Ofertu suĉilon aŭ puran fingron por ke la bebo suĉu.

No comments:

Post a Comment