Dum kurso pri dulingveco, mi faris etan esploron pri strategioj de familioj kiuj parolas minoritatajn lingvojn kaj estas izolitaj de aliaj parolantoj. Estas malfacile kiam infanoj sentas sin "la nuraj homoj, kiuj parolas nian lingvon." Dum la esploro, mi enketis gepatrojn de tiaj familioj kaj eble vi interesiĝas pri la rezultoj. 42 familioj respondis la enketon, kelkaj en la angla kaj kelkaj esperantlingve (estis du versioj). La respondintoj venis de 18 landoj kaj uzis 13 minoritataj lingvoj kun siaj infanoj.
Por lerni lingvon, persono bezonas:
Bonan ENIGON (oportunojn por aŭskulti kaj legi la lingvon je komprenebla nivelo)
ELIGON (oportunojn por paroli kaj skribi la lingvon)
La tri bezonoj estas malfacile por izolitaj familioj kiuj havas minoritatajn lingvon (kiel Esperanton). Jen kelkajn strategiojn kiujn uzas la enketintaj familioj (de la plej mencionitaj ĝis la malplej mencionitaj):
Strategioj por ENIGO: Libroj, filmoj, muziko, viziti ejojn kie la lingvo estas la majoritata lingvo (kiel REF kaj NR), Skype, YouTube, legadon kion asignis la gepatroj, ludi kun amikoj en la lingvo, inviti gastojn kiuj parolas la lingvon (ekz. la Pasporta Servo), ludi kun gepatroj en la lingvo, porinfanaj gazetoj, retpaĝaroj, etikedoj en la domo, ĉiutaga mesaĝo skribita sur tabulon en la necesejo
Strategioj por ELIGO: Uzi ĉiam la lingvon por instigi la infanojn uzi ĝin, skribadon kion asignis la gepatroj, skribi leterojn aŭ retpoŝtmesaĝojn, viziti ejojn kie la lingvo estas la majoritata lingvo, ludoj, Skype, paroli kun aliuloj en la sama urbo, fari demandojn, Facebook
Strategioj por MOTIVADO: Uzi ĉiam la lingvon por doni kialon/neceson uzi ĝin, paroli klare pri la avantaĝojn de la lingvo kaj dulingveco, havi parencojn (ekster la domo) kiuj uzas la lingvon, havi amikojn kiuj uzas la lingvon, uzi interesajn porinfanajn materialojn, havi interesajn spertojn uzante la lingvon, doni donacojn aŭ pagi la infanon, laŭdi la infanon kiam li/ŝi uzas la lingvon
Jen la ĝeneralajn konsilojn kiujn donis la respondintoj:
- Retpaĝaro anglalingva Bilingual Monkeys por motivado kaj ideoj.
- Estas kelkaj aspektoj en kiuj tro da DVDoj povas esti danĝere, sed mi ja kredas ke spekti televidon en la lingvo estas povoplena maniero por la infanoj nature uzi la lingvon senpene, ĉar infanoj ŝatas spekti televidon anstataŭ studi.
- Aĉetu multajn librojn en la minoritata lingvo kaj neniam rezignu. Fakte, kiom ajn mi klopodis, vera plibonigo en la minoritata lingvo (la germana) okazis nur kiam ni vizitis familion en Germanio.
- YouTube estas bonega por spekti nederlandlingvajn kantojn kaj rakontojn. Mi ludas nederlandlingvajn KD-ojn en la aŭto, kaj ni kantas kune kun ili.
- La interreto! KDoj, DVDoj, Skype, tendumejoj. Iu ajn situacio kie oni uzas nature la cela lingvo - mi kredas ke la infanoj volas lerni kaj esti kompetentaj en kiu ajn lingvo utilas por ili. Certiĝu ke ili bezonas la celan lingvon. Hejmlernejado multe helpas, ĉar eblas uzi materialojn en ambaŭ lingvoj. Estas ja pli da laboro, sed indas.
- Daŭrigu!
- Ni uzas Skajpon por havi realajn rilatojn, do kiam ni estas en Hungario ili ne retiriĝas en siaj propraj mondoj, ili vere volas interagi kun la geavoj kaj ĉiuj, kiuj gravas al ili. Ni multe legas en la cela lingvo kaj ankaŭ aŭskultas porinfanan muzikon kiam ajn ni estas en la aŭto - ne la novaj Disnejaĵoj sed la tradiciaj rimoj, ktp. Ili tre ŝatas tion.
- Libroj, libroj, kaj pli da libroj.
- Ŝajnigu ne kompreni la majoritatan lingvon. Tio altrudas la infanojn paroli en la minoritata lingvo.
- Estu eksciita pri la nokta rakontotempo.
- 1. Ret-iĝu. Ni havis nenian ideon ke estis tiom da du-rasaj familioj kiuj uzis la celan lingvon en nia ĉirkauaĵo. Ni renkontis unu patrinon kiu jam establis grandegan reton kaj ni aliĝis la grupon, fine la tutan grupon organizis ludrendevuojn, interŝanĝis varthelpojn kaj kune studis. Estas bonega. Ne povas supozi ke ne estas lokaj rimedoj ĝis kiam vi ja serĉas. 2. Se vi loĝas for de via familio en la lando de la cela lingvo uzu Skajpon laŭeble. Se estas vera bezono paroli kaj aŭskulti en la cela lingvo, ekzemple por diri al la geavoj kion vi bezonas por Kristnasko , la motivado estas pli alta. 3. Uzu aŭto-tempon. Vi estas iamaniere kaptita do nur havigu librojn en la cela lingvo en la aŭto. Aŭskultu muzikon aŭ rakontojn en la cela lingvo en la aŭto. Ludu vortludojn en la aŭton kun via infano en la cela lingvo. Uzu temojn interesplenajn por via infano.
- Provu la lokan bibliotekon, komencu ludgrupon en la cela lingvo, uzu la interreton al via avantaĝo - Skype, YouTube, ktp.
- Kontakon kun samaĝaj aŭ similaĝaj infanoj kiuj parolas la polan estas necese. Dum freŝa vojaĝo al Pollando kie ni restis dum du semajnoj, mi trovis porinfanajn grupojn en la urbo de miaj gepatroj kaj Klara restis tie dum unu horo dufoje semajne. Estis bone por ŝi vidi ke porinfanaj aranĝoj povas okazi en la pola lingvo.
- Strebu akiri kiom ajn rimedojn en la lingvo - libroj, muziko, DVDoj, televidkanaloj - por eksponi ilin al tiom multe ke eblas. Parolu ofte al parencoj kaj amikoj en la minoritata lingvo per la telefono aŭ per Skype. Strebu trovi aliajn homojn en via loko kiuj parolas vian lingvon - eble vi surpriziĝos kiom ili estas kiam vi bone serĉas.
- Ke unu el inter la gepatroj ĉiam parolu kun la infano nur esperante. Tiel la eta infano kunligas la personon kun la lingvo.
- Simple paroli e-on kiel nacian lingvon.
- Gravas por infanoj bonaj kontaktoj al aliaj (samaĝaj aŭ ne) infanoj, ĝui tempon en Esperanto, resti ĉe la lingvo ankaŭ se ili ne uzas ĝin.
- Parolu ofte Esperanton.
- Simple uzu la lingvon nature en la ĉiutaga vivo. Aldone, renkontiĝu kun aliaj E-familioj kun similaĝaj infanoj kiel eble plej ofte, prefere kun familioj, kiuj ne havas alian komunan lingvon (aparte taŭgas REF kaj NR por tio, sed kompreneble ankaŭ eblas aranĝi privatajn vizitojn).
- Paroli en Esperanto, paroli en Esperanto kaj paroli en Esperanto.
- Ĉar mi estas sufiĉe netipa E-isto, mi ne povas rekomendi al aliaj ion; eble nur, ke "unu persono - unu lingvo" taŭgas nur teorie, praktike "unu situacio, unu lingvo" estas pli natura.
- Paroli E-on anstataŭ la loka lingvo, tiun la infano lernos ĉiukaze en infana vartejo aŭ lernejo
- Denask listo, REF, NR
- Ne per forto altrudu la lingvo-uzon al la infanoj, sed mem daure staras malantaŭ via decido paroli al ili en Esperanto. Mia plej malfacila sperto estis, ke miaj infanoj neniam parolis al mi en Esperanto.
- Miaj plej grandaj plezuraj rememoroj: malkovri ke ili (kiel etinfanoj) bone komprenis la lingvon, kaj la apreco de aliaj esperantistoj pro la fakto ke mi edukis miajn infanojn esperantlingve kaj la acerto ke tio havis bonajn rezultojn.
- Uf. Neniujn. Ĉiu familio mem eltrovas, kio funkcias por ili, eble nur, ke en plurlingvaj familioj aferoj pri esperanto ofte fakte estas pli bonaj ol aspektas. Nia pli aĝa infano bezonis nur unu semajnon en esperanto renkontiĝo sen gepatroj por aktive ekparoli ĝin, kvankam ĝis tiam li absolute ne faris, ĉar ni prioritatigis la naciajn lingvojn de ambaŭ parencaroj.
- Por la gepatroj: aliĝu al la diskutlisto denask kaj ne hezitu demandi, komenti, rakonti, peti konsilojn.
- Utilaj informoj estas troveblaj en la interreto, ekzemple ĉi tie.
- Uzi la lingvon, paroli pri interesaj temoj kaj neniam riproĉi pro lingvaj fuŝoj. Anstataŭe, mi ĉiam ripetas milde la ĝustan formon.
- Paroli hejme ĉiam esperante.
- Ju pli ili uzas Esperanton kun la infanoj, des pli efikas. Ekzemple se ambaŭ gepatroj parolas Esperanton al la infanoj, ĝi havas pli grandan efikon ol se nur unu faras tion. Tamen oni ne izoliĝu de la socio. Tial gravas, ke oni lasu la infanojn ludi kun alilingvaj infanoj. Tio supozeble okazos en la lingvo de la medio.
No comments:
Post a Comment