2014-06-25

Gazetanonco por instigi la bebon naskiĝu

Du afablaj geedzoj serĉas samdomulon, prefere iun kiu havas malpli ol unu semajnon.

Luksa ĉambro pretas, kun spacoplena kradlito kaj bela panoramo de bunta imagita urbo. Imagu pigrajn posttagmezojn, kuŝante en la kradlito dum la bela bebludilo dolĉe turniĝas super via kapo. Tio estas la bona vivo, ĉu ne?











Du geservistoj pretas atenti al ĉiuj el viaj aferoj, de manĝaĵo ĝis maltrinkaĵo...eĉ sen la bezono foriri vian propran ĉambron!









Nia propono inkluzivas senkostajn amuzaĵojn, kaj en la angla kaj esperantlingve. Persona biblioteko, nur kelkaj mallongaj paŝoj for de via kradlito, disponeblas je ĉiu momento. Unu el niaj skipanoj laŭtlegos je via plezuro.














Spaco por via vestaĵaro kaj ludilaro? Jes ja! Granda ŝranko pretas...plenigu ĝin! Kelkaj ludiloj kaj libroj, jam ekzaminitaj per via unu-jaraĝa kuzo, ĉeestas.

Bonvole ne hezitu respondi tuj al ĉi tiu anonco, bebo!

No comments:

Post a Comment