2014-07-22

Kial YouTube kaj podkastoj ne utilas por novnaskitoj

Laŭ kelkaj esplorantoj, infano bezonas almenaŭ 30% da vekanta tempo kun enigo en la "cela lingvo" por tute regi ĝin. Por Esperantistoj kiuj eble estas la nuraj fontoj de la cela lingvo en la ĉiutaga vivo de siaj infanoj, estas malfacile garantii tiom enigo. Kaj bedaŭrinde, por junaj infanoj eĉ elektronikaj rimedoj kiel YouTube kaj podkastoj ne vere helpas kun lingvoakiro. Kial?

Unu el la unuaj paŝoj por infano kiu akiras lingvon estas distingi la unuopajn sonojn en la lingvo. Dum la unuaj ses monatoj, beboj povas distingi la sonojn de iu ajn lingvo, sed inter la aĝoj de ses kaj dek du monatoj oni perdas la eblecon distingi sonojn ne uzatajn en la medio - la tiel nomata "percepta magneto"per kiu oni perceptas sonojn ne uzatajn en via(j) lingvo(j) kiel similaj sonoj, kiujn oni uzas en via(j) lingvo(j). Laŭ ĉi tiu Ted Talk de Patricia Kuhl (subtitoloj haveblas en multaj lingvoj sed bedaŭrinde ankoraŭ ne en Esperanto), beboj post ses-monat-aĝaj povas lerni distingi la sonojn de novaj lingvoj - sed nur kun vizaĝ-al-vizaĝa homa kontakto. Enigo per sonaparatoj aŭ televidekranoj ne helpis ilin lerni distingi novajn sonojn, kiu sugestas ke tiaj enigoj ankaŭ ne helpas ilin lerni novajn vortojn - ili simple ne estas utilaj fontoj de enigo je tre junaj aĝoj.

La Usona Akademio de Infankuracistoj rekomendas ke infanoj malpli ol du-jaraĝaj evitu malaktiva tempo antaŭ ekranoj. Laŭ la rekomendoj, "Junaj infanoj plej bone lernas el - kaj bezonas - interagi kun homoj kaj ne kun ekranoj."Aktiva tempo kun ekranoj - ekzemple kun iPad-ludoj, bezonas pliesploron.

No comments:

Post a Comment