2014-07-14

Nova vivo

Post kelkaj tagoj en la malsanulejo, ni venis hejmen kaj komencis novan vivon kune. Dum la unuaj semajnoj, ne estas vera tempoplano; ni sekvas la bezonojn de la bebo. Novnaskituloj ne konas la tago el la nokto, kaj pro malgrandegaj stomakoj bezonas manĝi ĉiu 2-3 horoj. Bonŝance, nek mi nek mia edzino devas labori dum kelkaj semajnoj.


Mi jam ŝanĝis pli da vindaĵoj en la pasintaj 10 tagoj ol en mia tuta antaŭa vivo. La koloro kaj konsisto de la beba feko estas ofta temo de niaj diskutoj. 

Mi parolas al la bebo esperantlingve kaj mia edzino anglalingve, sed mi jam zorgas pro la kvanto da "enigo" kiun Emma bezonos por regi Esperanton - laŭ esploristoj infanoj bezonas la minoritatan lingvon dum almenaŭ 30% de la tago por iĝi kompetenta dulingvano. Mi parolas al ŝi ofte kaj laŭtlegas rakontojn (mi komencas kun bibliaj rakontoj el Dio Parolas al Siaj Infanoj), kaj mi kantas lulkantojn (kiujn mi bezonas lerni pli bone).

Mi ĝojis partopreni (per Google+ Hangouts) en la kunsido de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto hieraŭ kaj prezentis Emma-on al la grupo tie en Kanado. La aplaŭdado kiam ili vidis ŝin vere kortuŝis min. Mi esperas ke la kono de Esperanto helpos ŝin ne nur kun la tipaj avantaĝoj de dulingveco, sed ankaŭ por ekkoni la komunumon de bonkoraj kaj inteligentaj Esperantistoj.

No comments:

Post a Comment