2014-05-18

Infana seĝo

Ĉi-semajne ni instalis infanajn seĝojn en niajn aŭtojn. Do, ni ne instalis ilin, sed ni iris al la fajrobrigado por senkosta instalado de ili. Estas pli komplika, ol mi imagis! Necesas enmeti gin perfekte, kaj la seĝo kiun ni aĉetis estis tro granda por la centra parto de la malantaŭa benko en mia aŭto, do mi devis meti ĝin je la flanka parto - ne rekomindita pro la risko de kolizioj sed pli bone ol nenio. Estis hokoj, zonoj, kaj kiu-scias-plu por firme konekti la infanan seĝon kun la benko. Mi supozas, ke ni bezonos reviziti la fajrobrigadon se ni aĉetas novan aŭton kaj volas reinstali la infanan seĝon.


Eĉ la spertulino kiu instalis la seĝon bezonis reenmeti ĝin dufoje, ĉar la unua fojo ne estis ebena laŭ la ebenilo sur la seĝo mem. Ni bezonis ŝovi antaŭen la pasaĝera seĝo en la antaŭa benko por fari spacon ebeni la seĝon - mia edzino nun ne estos tre komforta kiam ni kunvojaĝas. Sed, ĉio ajn por la venonta bebo!

Por novnaskuloj kaj junaj infanoj estas rekomendita ke la infano frontu malantaŭe, do mi ankaŭ instalis spegulon en la seĝo por vidi la bebon dum mi veturigas.

Ĉu estas malbona signo ke mi dubas ĉu mi eĉ kapablas senhelpe instali infanan seĝon?

Jen konsiloj (en la angla) de la usona registaro pri infanaj seĝoj kaj trovilo por serĉi inspektantojn kaj instalantojn de infanaj seĝoj.

Foto de http://ohs.delaware.gov/cps_2011/images/baby_in_carseat.JPG

No comments:

Post a Comment