Unu el la ĉiutagaj spertoj antaŭ la veno de la bebo estas, ke mi konscias ke mia Esperanta vortostoko bezonas pligrandiĝi! Mankas al mi multajn vortojn por hejmaĵoj kaj bebaĵoj.
La libro Mil Unuaj Vortoj iom helpas plenigi la breĉon. En buntaj, bone ilustritaj paĝoj ĝi prezentas la vortojn kun grandaj bildoj kiuj inkluzivas humorplenajn scenojn, ĉirkaŭitaj kun unuopaj ilustraĵoj kaj etikedoj por ĉiu vorto. Estas eĉ ludo por trovi flavan anasidon en ĉiu paĝo - certe mia estonta infano ĝuos tion!
Estas interese, ke la libro ne troveblas en la retpaĝo de la eldonejo Usborne, kiu posedas la kopirajton. Sed ĝi haveblas en la kutimaj Esperanto-butikoj rete.
Mi invitas vin lerni la 1000 vortojn kune kun mi en la retpaĝo Memrise.
No comments:
Post a Comment