2014-06-08

En la iPod de la bebo

Dum ni pretas la infanĉambro, gravas por mi ke la medio estu pozitiva. Muziko estas parto de la medio, kaj mi volas ke nia estonta (baldaŭ venanta) bebo havu diversan, infanĉarman E-muzika ŝtoko en la iPod kiu sidas sur la komodo apud la kriblito. Estas mia malnova iPod, fakte la unuan kiun mi aĉetis, sed bone funkcias kun la (ankaŭ malnova) iHome-laŭtigilo.

Mi rememoras tiam, antaŭ multaj jaroj, kiam mi legis pri nova E-muziko en iu gazeto kaj mendis KD-on el iu libroservo, kaj atendis dum semajnoj (eĉ monatoj) ĝis la poŝtisto liveris ĝin. Foje la KD estis bonega, foje...ne. Nun, feliĉe, E-muziko tuj haveblas (eĉ sampleblas) en Amazon, iTunes, ktp.


Mi elektis la jenajn albumojn kaj bonvenigas aliajn sugestojn:

Afrika Kompilo
Amindaj
Brokantaĵoj
Carina Kantas por Vi
Civilizacio
Jacques Yvart Kantas Georges Brassens
Jomo Friponas
Jomo Slavumas
Masko
Ni Dancu en la Rondo
Ni Kantu en Esperanto
Regestilo
Kaj la bela kanto "Amu Min"

No comments:

Post a Comment